< 1 Johano 3 >

1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis.
父がどれほど大きな愛をわたしたちに与えて,わたしたちが神の子供と呼ばれるようにしてくださったかを見なさい。この理由で世はわたしたちを知っていません。世は彼を知っていないからです。
2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.
愛する者たちよ,あなた方は今や神の子供ですが,わたしたちが何になるのかはまだ明らかにされていません。しかし,彼が現わされると,わたしたちが彼のようになることは知っています。わたしたちは彼のありのままの姿を見ることになるからです。
3 Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.
この希望を彼の上に置く者はみな,彼が清いのと同じように,自分を清くします。
4 Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco.
罪を犯す者はみな,不法をも犯すのです。罪は不法です。
5 Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.
彼が現われたのはわたしたちの罪を取り去るためであることを,あなた方は知っています。そして,彼の内には罪がありません。
6 Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas.
だれでも彼の内にとどまっている者は罪を犯しません。罪を犯す者は,彼を見たことがなく,知ったこともありません。
7 Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa;
小さな子供たちよ,だれにも惑わされてはなりません。義を行なう者は,彼が義なる方であるのと同じように,義なる者です。
8 kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo.
罪を犯す者は悪魔に属しています。悪魔ははじめから罪を犯してきたからです。このことが終わるために,神の子は現われたのです。それは,彼が悪魔の業をうち砕くためです。
9 Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio.
神から生まれた者は罪を犯しません。その方の種がこの人の内にとどまっているからです。そして,この人は罪を犯すことができません。この人が神から生まれたからです。
10 Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.
このことにおいて,神の子らと悪魔の子らは明らかです。義を行なわない者はみな,神に属していません。自分の兄弟を愛さない者も同様です。
11 Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian;
というのは,わたしたちが互いに愛し合うべきこと,これがあなた方がはじめから聞いていた音信だからです。
12 ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.
カインのようであってはなりません。彼は悪い者に属していて,自分の兄弟を殺しました。なぜ殺したのですか。自分の業が悪く,自分の兄弟の業が正しかったからです。
13 Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas.
わたしの兄弟たち,世があなた方を憎むとしても驚いてはなりません。
14 Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.
わたしたちは,自分たちが兄弟たちを愛しているので,死から命へと移ったことを知っています。自分の兄弟を愛さない者は死の内にとどまっています。
15 Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. (aiōnios g166)
だれでも自分の兄弟を憎む者は人殺しであり,あなた方は人殺しはだれも自分の内に永遠の命をとどめていないことを知っています。 (aiōnios g166)
16 Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.
これによって,わたしたちは愛を知っています。彼がわたしたちのために自分の命を捨ててくださったからです。それで,わたしたちも自分の兄弟たちのために自分の命を捨てるべきです。
17 Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?
しかし,世の資産がありながら,窮乏にある自分の兄弟を見て,その者に対する同情の気持ちを閉ざすなら,どうして神の愛がその人の内にとどまるでしょう。
18 Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.
わたしの小さな子供たちよ,言葉や舌だけによらず,行ないと真実とによって愛そうではありませんか。
19 Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaŭ Li
そして,これによってわたしたちは,自分が真理に属していることを知っており,その方の前で自分の心を説得しています。
20 en ĉio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; ĉar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias ĉion.
自分の心がわたしたちを罪に定めても,神はわたしたちの心よりも大いなる方であって,すべての事を知っておられるからです。
21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio;
愛する者たちよ,自分の心がわたしたちを罪に定めないなら,わたしたちは神に対して大胆さを抱き,
22 kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas antaŭ Li.
わたしたちが求めることは何でも,その方から受けます。わたしたちがその方のおきてを守り,その方の目に喜ばれる事柄を行なっているからです。
23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.
これがその方のおきてです。すなわち,わたしたちがその方のみ子イエス・キリストの名を信じ,彼がわたしたちに命じられたとおり,互いに愛し合うべきことです。
24 Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni: per la Spirito, kiun Li donis al ni.
その方のおきてを守っている者はその方の内にとどまっており,その方はその人の内にとどまっています。これによってわたしたちは,その方がわたしたちに与えてくださった霊により,その方がわたしたちの内にとどまっていることを知ります。

< 1 Johano 3 >