< Salmos 66 >

1 Dé alabanza a Dios toda la tierra.
Al la ĥorestro. Kanto-psalmo. Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.
2 Cantád la gloria de su nombre: ponéd gloria en su alabanza.
Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
3 Decíd a Dios: ¡Cuán terrible eres en tus obras! por la multitud de tu fortaleza se te sujetarán fingidamente todos tus enemigos.
Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
4 Toda la tierra te adorará, y cantarán a ti: cantarán a tu nombre. (Selah)
La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. (Sela)
5 Veníd, y ved las obras de Dios: terrible en hechos sobre los hijos de los hombres.
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
6 Volvió la mar en seco: por el río pasaron a pie; allí nos alegramos en él.
Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li.
7 El se enseñorea con su fortaleza para siempre: sus ojos atalayan sobre las naciones: los rebeldes no serán ellos ensalzados. (Selah)
Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. (Sela)
8 Bendecíd pueblos a nuestro Dios: y hacéd oír la voz de su loor.
Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9 El que puso nuestra alma en vida: y no permitió que resbalasen nuestros pies.
Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10 Porque tú nos probaste, o! Dios: afinástenos, como se afina la plata.
Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
11 Metístenos en la red: pusiste apretura en nuestros lomos.
Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
12 Hiciste subir varón sobre nuestra cabeza: entrámos en fuego y en aguas; y sacástenos a hartura.
Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
13 Entraré pues en tu casa con holocaustos: y pagarte he mis votos,
Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
14 Que pronunciaron mis labios, y habló mi boca, cuando estaba angustiado.
Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
15 Holocaustos de engordados te ofreceré, con perfume de carneros: sacrificaré bueyes y machos de cabrío. (Selah)
Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. (Sela)
16 Veníd, oíd todos los que teméis a Dios: y contaré lo que ha hecho a mi alma.
Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
17 A él hablé en alta voz: y fue ensalzado con mi lengua.
Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
18 Si yo viera iniquidad en mi corazón, no oyera el Señor.
Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus;
19 Ciertamente oyó Dios: escuchó a la voz de mi oración.
Sed Dio aŭskultis, Li atentis la voĉon de mia preĝo.
20 Bendito Dios, que no apartó mi oración, y su misericordia de mí.
Glorata estu Dio, Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

< Salmos 66 >